Gasgiganto
El Vikipedio
Gasgiganto – ankaŭ nomata jupitersimila planedo aŭ gasplanedo – estas astronomia termino por grandaj planedoj, kiuj konsistas plejparte de la leĝeraj gasoj hidrogeno kaj heliumo. Ili enhavas nur etajn porciojn de pezaj materialoj kaj rotacias rapide.
Gasgigantoj ne havas duran surfacon, sed ilia denso kreskas gradiente enen. Spite ili povas havi kompaktan kernon – kiu estas eble necesa por ilia formado – sed kiu elfaras nur etan parton de ilia maso.
La malo de la gasgigantoj estas la tersimilaj planedoj, kiuj havas grandan denson, duran kruston kaj pli malrapidan rotacion.
Nia sunsistemo enhavas kvar gasgigantoj, ĉiuj el la eksteraj planedoj: Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno. Krom ilia kemia konsistenco ili diferencas de la tersimilaj planedoj per iliaj ringoj kaj granda numero de satelitoj.