František Pytloun
El Vikipedio
František PYTLOUN (1891-1976), ĉeĥo estis profesie fervoja oficisto, kio ebligis al li multe vojaĝi.
Membro de la landa Esperanto-Asocio kaj de UEA ekde 1922, plenumis plurajn funkciojn en la movado, ekz. li estis sekretario kaj prezidanto de EK en Hradec Králové dum ĝia florado post 1945, komitatano de EAĈSR kaj regiona peranto, komitatano de UEA (1949-1950). Estante fervora propagandisto li fondis klubojn en 12 lokoj de la nordorienta Bohemio, eldonadis belan Esperantan poŝkalendaron kaj vortaretojn. Akirinte diplomon de Cseh-instruisto en Danlando (1933) li gvidis kvardek kursojn de Esperanto en 11 lokoj kaj de 1946 gvidis dum pluraj jaroj korespondajn kursojn kun pli ol 4000 lernantoj (kontrolitajn de D-ro Pitlík). Kun Kořínek li prizorgis la Gazetaran Servon de EAĈSR kaj aktivis en aranĝado de internaciaj renkontiĝoj en Poděbrady. Estas ĉefe lia merito, ke Hradec Králové havas Straton de Zamenhof (en kiu li loĝis). František Pytloun donis senprofite siajn fortojn al la Esperanto-movado.