Falĉilo
El Vikipedio
Falĉilo estas manlaborilo por detranĉi herbon kaj grenon. Ĝia formo kaj materialoj varias laŭ historio kaj regiono, sed ĝenerale, hodiaŭ ĝi estas farita el forĝebla ŝtalo, kiu formis la longan, larĝan, iom kurban ŝtalan klingon (longo 1 m, larĝo 6-7 cm), fiksitan al longa ligna tenilo (1,5-1,8 m). La klingo fiksiĝas sur tenilfino ĉ. 60-grade. Partoj de klingo estas la tranĉ-rando kaj falĉil-kalkano (tiu lasta proksime al la flaĉiltigo). La ligna longa tigo de tenilo surhavas unu-du vertikale alfiksitajn etajn man-tenilojn.
La falĉado okazas per falĉaj (ir-reiraj) movoj. Oni devas dum la falĉado multfoje ŝlifi (akrigi) la klingon per akriga ŝlifŝtono. Dum la longa uzo de flaĉilo oni devas fridmarteli ĝin.
La falĉado estis la plej malfacila laboro inter la agrikulturaj laboroj (legu rikolto), sed ekde la 1960-aj jaroj tio estis maŝinigita. Ekde tiam oni amase uzis falĉilmaŝinojn kaj kompleksajn rikoltomaŝinojn.
Falĉilo signifas slange murdilojn, per kiuj oni amase amase bŭcas kaj rapide mortigas homojn.
Falĉilo estas atributo de Morto.
[redaktu] armilo
Milita falĉilo estas simila al halebardo speco de tranĉarmilo, populara dum insurekcio de Kościuszko.
[redaktu] falĉileto
Falĉileto en origina senco estas malgranda falĉilo, duonronde kurba (lun-arka flaĉileto) kun mane longa tenilo, por detranĉi grenon aŭ herbon. Kun martelo ĝi estas komunisma simbolo. Ĝi estas nomata ankaŭ lun-arka falĉilo, rikoltilo. (Serpo havas en la origina senco pli dikan kaj ne tiom kurban klingon. Ĝi uzatas ankaŭ disfendi lignon.)
- krurfalĉo (kapto au baro de la piedo de iranto, kaŭzante stumblon aŭ falon)
- postfalĉaĵo, postfojno: fojno el dua rikolto en sama jaro