Eduard Hanslick
El Vikipedio
Eduard Hanslick estis muzikologo kaj muzika kritikisto naskita en Prago (Ĉeĥio) la 11an de septembro de 1825, kaj mortinta en Vieno (Aŭstrio) la 6an de aŭgusto de 1904.
En Vieno li skribis por Neue Freie Presse, kaj instruis historion de Muziko en universitato. Li estis ŝatanto de Johannes Brahms, kaj mallaŭdanto de Richard Wagner, pri kiu diris, ekzemple, ke lia teorio de senfina melodio estas "la manko de formo starigita kiel principo".
Pri la muzika estetiko li defendas la ideon ke la beleco de muzikaĵo estas "specife muzika", tio estas: escenca de la sonkombinoj kaj senrilata al ekstermuzikaj ideoj. Laŭ li, estas neeble devenigi muzikajn regulojn el sentimentaleco.
La plej konata verko de E. Hanslick estas Vom Musikalisch-Schönen ("Pri la muzika belo"), publikigita unue en 1854, kaj tradukita en plurajn lingvojn; ekzemple, en 1951 la eldonejo Ricordi Americana, de Bonaero (Argentino), publikigis la libron en hispana lingvo, laŭ traduko far Alfredo Cahn, kun titolo De lo bello en la música.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.