Eduard Bass
El Vikipedio
Eduard BASS (propranome Eduard Schmidt, naskiĝis la 1-an de januaro 1888 en Praha - mortis la 2-an de oktobro 1946 en Praha) estis ĉeĥa ĵurnalisto, kabaredisto kaj verkisto de bonhumoraj verkoj. Plej sukcesaj estas la porinfana futbalista libro La dekunuo de Klapzuba, romano pri cirka arto Cirko Humberto kaj novelaro pri la sama temo La homoj el domveturiloj.
Studinte la komercan akademion en Prago li laboris dek jarojn kiel vojaĝa komizo de bros-entrepreno de sia patro. Sed lia sopiro estis arto. En 1907 li sekrete aperis en praga kabaredo Blanka Cigno sub pseŭdonomo Bas (ekde 1910 Bass) kiel konferanseo, kantisto kaj deklamisto, poste ankaŭ kiel aŭtoro. Li komencis kontribui ankaŭ al bonhumoraj gazetoj, post la unua mondmilito li eĉ unu satiran gazeton redaktis. Poste li ŝanĝis lokon en pluraj redaktejoj, verkis fejetonojn, riportojn pri kulturaj kaj tribunalaj aferoj, kritikojn pri teatraĵoj k.s. Li aplikis humoron, parodion, satiron.
[redaktu] Ĉefverkoj de Eduard Bass
- Klapzubova jedenáctka (1922, La dekunuo de Klapzuba)
- Cirkus Humberto (1941, Cirko Humberto)
- Lidé z maringotek (1942, La homoj el domveturiloj)
[redaktu] En Esperanto aperis
- Forlasita (unuaktaĵo, tr. Jiří Vítězslav Šamla, 1938, elsendis Verda Stacio de Brno)