Eŭropazia garolo
El Vikipedio
Eŭropazia garolo | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||
|
La eŭropazia garolo (Garrulus glandarius) de la ordo de paseroformaj birdoj kaj familio korvedoj estas la plej konata garolo en la malnova mondo.
Enhavo |
[redaktu] Aspekto
Tiu garolo (34 cmj.) estas birdo bruna kaj rozkolora iom pli hela en la ventro kaj pli malhela dorse. Sur tiu ne alloga koloro videblas tre allogaj markoj: ĉe la flugiloj estas tre rimarkinda helblua parto kun etaj nigraj strekoj. Ĉe la beko ĝi havas nigran makulon kvazaŭ liphararon, kaj ankaŭ nigrajn havas la voston kaj en flugilpintoj kontrasteblajn partojn kontraŭ blankaj zonoj ĉe la flugiloj apud la blua parto kaj ĉe la postaĵo. Ĉe la kapo ĝi havas videblajn strikojn malhelajn kaj helajn. La okuloj estas bluaj, la kruroj brunaj kaj la beko nigra kaj forta.
La ino kaj la masklo estas samaj. La nematuruloj estas ne tiom koloraj kaj ĉefe ne tiom rozkoloraj.
[redaktu] Disvastiĝo
Tiu speco disvastiĝas tra la tuta Eŭropo (escepte Islandio kaj norde de Skotio kaj Skandinavio), kaj el nordokcidenta Afriko ĝis orienta Azio. Tra tiu tiom grandega zono la speco montras malsamajn rasojn aŭ subspecojn, ekzemple en la Iberia Duoninsulo: la G.g.fasciatus oriente kaj en Andaluzio estas pli griza kaj malpli rozkolora ol la G.g. lusitanicus de okcidentaj kaj nordaj regionoj pli rozkolora.
Tiu birdo nek migras nek eliras el arbaroj (kiel pigoj kaj bluaj pigoj). Tamen somere estas videblaj en iom pli malfermaj arbaroj, vintre en pli fermaj. Ankaŭ, se mankas nutraĵo, ili moviĝas iome el nordo kaj oriento al okcidento kaj pli mezvarmaj regionoj.
[redaktu] Medio kaj manĝado
Ili loĝas ĉe arbaro de kie ili eliras nur proksime ekzemple en herbejojn aŭ fruktoĝardenojn, kie ili damaĝas kontraŭhome. Iam en parkoj, sed pli ofte en kamparaj arbaroj.
Ili manĝas ĉefe sekajn fruktojn, sed printempe kaj somere ankaŭ ovojn, birdidojn, musetojn, helikojn, vermojn, fruktojn el ĝardenoj (fikoj, ĉerizoj, pomoj, piroj,...), aŭtune berojn, nuksojn, juglandojn, kaŝtanojn kaj ĉefe glanojn el kverkoj.
Aŭtune ili kutimas kaŝi tiujn glanojn la tutan tagon por posta prenado kiam la manĝo malabundos vintre.
[redaktu] Akumulado
Tiu moro akumuli glanojn kaj aliajn semojn multe gravas por la sukceso ne nur de la birdo sed ankaŭ de la arbaro! La birdo prenas kaj kaŝas aŭtune ĉirkaŭ centon da glanoj unutage, po el unu ĝis kvin unufoje, el kiuj ĝi prenas unu en sia beko kaj la aliajn en la gorĝo! Ili prenas ju pli da glanoj des pli malproksime (el 80 mj. ĝis kmj.). Ili martelas la glanojn en arbatruoj per sia beko kvazaŭ kiel martelo aŭ kaŝas ilin en la planko dise ne malpli ol duonmetro. Ili venos vintre aŭ printempe manĝi la glanojn kaj eĉ fine de printempo iliajn ekkreskaĵojn.
Tamen kaj bonŝance la plej granda parto de la glanoj ne estos trovataj -la garolo ne flaras- kaj forgesitaj ĝermos; tiele la kverkoj certigos sian disvastigon kaj plibonigadon de la arbaro, ĉar la garoloj disigas nur bonaj semojn (la malbonaj disdegnatas) kaj al distancoj ne atingeblaj de la arboj mem. La novaj kverkoj kreskos inter alifamiliaj arboj plibonigante la genetikan miksadon kaj eĉ reenirante en nekverkaj arbaroj (ekzemple pinaroj). Tiu ĉi estas natura asekuro ĉar la glanoj enterigitaj de la garolo rezistos la sekigon, la frostigon kaj la rabadon far de aliaj bestoj.
Tiun moron realigas ankaŭ aliaj specoj de garoloj en Azio kaj Nordameriko, ekzemple Cyanocitta cristata.
[redaktu] Movmoroj
La garolo translokiĝas kutime po unu kiel pigoj. La flugo ŝajnas peza, mallerta aŭ malforta, kvankam la flugilfrapo estas rapida. Komence de printempo ili ariĝas kaj oni sekvas unu la alian per malrapidaj flugilfrapoj. Escepte dum reproduktado, ili povas kuniĝi laŭ paroj aŭ grupetoj.
[redaktu] Voĉo
Nekonfuzebla skraaaaak. Tamen la agrolo povas imiti la voĉon de aliaj birdoj kiel pigoj, orioloj... aŭ strigoj kiujn ili povas mortigi tage dum ili povas esti mortigitaj de tiuj nokte. Ilia voĉo estas aŭdebla ofte koruse kvazaŭ kverele.
[redaktu] Aliaj moroj
Kvankam la garolo estas facile videbla danke al ties koloroj kaj aŭdebla, dum la reproduktado ŝanĝas morojn. Ili estas pli silentemaj kaj flugas pli kaŝe el branĉo al branĉo ĉiam kovrita de folioj. Ankaŭ la voĉon ili ŝanĝas ĉefe antaŭ la nesto por alia pli intima.
Ĝenerale estas malfidemaj birdoj, kvankam povas manĝi elhomajn manĝaĵojn. Malfacile videblas surplanke en malferma ebenaĵo. Se ili estas alarmita, ili starigas la plumetaran strikojn ĉe la kapo kaj movas la voston ien kaj reeen aŭ supren kaj malsupren.
Ŝajne ili surteriĝas sur formikejoj kaj permesas formikojn supreniri iliajn korpojn eble por forigi parazitojn.
[redaktu] Reproduktado
Por flatado kaj klupado unu persekutas la alian el branĉo al branĉo aŭ surplanken, malfermas la plumaron ĉefe ĉekape kaj la voston kvazaŭ ventumilon, kiel pigoj. Montras la blankajn makulojn de la postaĵo kaj aliaj partoj. Tion ili faras dum unu monato aŭ monato kaj duono.
Ambaŭ konstruas la neston per branĉetoj kaj haroj. La ino demetas 5 aŭ 6 ovojn (novaj nur 3 aŭ 4) aprile aŭ maje. La ovoj estas iom verdaj kaj montras brunajn punktetojn. La kovado estas farata ĉefe de la ino dum 16 aŭ kelkaj pliaj tagoj. La bredado estas farata de ambaŭ dum 20 tagoj. Tiam la garolidoj elnestigas kaj ĉiuj vagadas ĝis septembro, kiam oni grupiĝas.
La garoloj vivas ĝis 14 jaroj.
[redaktu] Esperantaĵoj
Humura rilato pri identeco kaj identigo de garoloj aperas en La brava soldato Ŝvejk, vidu ekzemple la fama esperanta traduko en www.esperanto.nu (parto 2a, paĝo 130).
Fama esperantisto Gilbert René Ledon uzis neoficiale pseudonimon garolo, pro siaj inicialoj kaj eble pro aliaj similecoj; vidu en vikipedio Gilbert Ledon.