Eŭropa lingvo
El Vikipedio
Vidu ankau Lingvoj de Eŭropo kaj Eŭropa lingvo (planlingvo)
Eŭropa lingvo. Gvidantoj de la UŜE-movado (v.) proponis kaj uzis tiun nomon anstataŭ "Esperanto" pro la sekvaj motivoj (Laŭ L. UŜE-EĤO, majo 1933):
- Per tiu ĉi nomigo estus pli akcentata la natura deveno de Esperanto, ĉar ĉe la amasoj la nomo Esperanto ĉiam signifas artefaritan lingvoprojekton.
- La fakto, ke Esperanto estas la sintezo de l' hindeŭropa lingvaro, estis ankaŭ ĝis hodiaŭ bone konata, sed oni ne eluzis, ne akcentis sufiĉe ĝian sciencan enordigon kaj envicigon inter la hindeŭropajn lingvojn. Ne en la strukturo de Esperanto estas serĉenda la kaŭzo de tio, ke ĝi ne akiris ankoraŭ la amasojn, sed en la ĝisnuna malĝusta, erara propaganda metodo, ktp.
- "La japana E-istaro konstatas, ke se la opinio pri Esperanto kiel "la eŭropa lingvo" estus alprenata de la plimulto de niaj eŭropaj samideanoj, la disvastiĝo de nia lingvo en la Oriento estus grave endanĝerigata." (El la rezolucio de 21-a Japana Esperanto-Kongreso, 3 nov. 1933.)