Eŭhen Malanjuk
El Vikipedio
Malanjuk Eŭhen ukraine Євген Маланюк (1897-1968) - poeto, kulturologo, literaturisto. Eklernis en Peterburga politeĥnika instituto, sed post la komenco de la Unua mondmilito transiris al Kieva militista kolegio. Partoprenis la militon, post kiu revenis al Ukrainio. Elmigris en Pragon, kie diplomiĝis en Ukraina ekonomika akademio. Kiel inĝeniero laboris en Varsovio. En 1949 translokiĝis en Nov-Jorkon.
Aperigis pli ol 10 poem-kolektojn en diversaj landoj de Eŭropo kaj Nord-Ameriko, multajn artikolojn pri arto, literaturo, historio.