Dua Frata lingvo
El Vikipedio
Dua Frata lingvo (Frater2) estas revizio de Paul O. Barlett de l' origina projekto de planlingvo Frater de Pham Xuan Thai.
La ĉefaj malsamoj inter Frater kaj Frater2 estas (inter aliaj):
1) Prononco kaj ortografio; 2) Sanĝoj en verba sistemo, bazita en Intergloso, kiu inkluzivas la aspekton kaj imperativon. 3) Enkonduko de demanda vorteto por demandaj sentencoj; 4) Sanĝoj en pronomoj kaj gramatikaj vortetoj; 5) Sanĝoj en nombra sistemo;
Enhavo |
[redaktu] Pronoco kaj ortografio
- Frater2 havas nur 18 fonemojn. Por reprezenti ilin, uzas la latinan alfabeton;
- Vokaloj: A,E,I,O,U;
- Ne estas diftongoj aŭ duonvokaloj;
- Konsonantoj: B,D,F,G,J/ĵ/,K,L,M,N,P,R,S,T; oni povas uzi C, H, Q, V, W, X, Y kaj Z por propraj fremdaj nomoj;
- Duoblaj vokaloj reprezentas longecon de antaŭa vokalo kiel en la itala lingvo;
- Ne estas akcentaj silaboj en vorto, t. e., ĉiuj silaboj estas prononcataj kun sama forto;
- Apostrofo ' indikas propran nomon.
[redaktu] Morfologio
- Frater2 ne inflektas aŭ aglutinas vortojn kaj estas tute analiza izolanta lingvo.
- La prepozicio Gu indikas substantivojn;
- Ne estas artikoloj en Frater2;
- Ne estas genro, oni uzas "andro" kaj "gine" kiam la sekso gravas;
[redaktu] Komparo
JE indikas egalecan komparon:
MENSA NI JUGE MAGA JE OT MI. Via meblo estas tiel granda ol la mia;
PLUS indikas superecan komparon:
KANI DIS JUGE JUBE. Ĉi tiu hundo estas juna. KANI NA JUGE JUBE PLUS. Tiu hundo estas pli juna. DOM MI JUGE MAGA PLUS OT NI (DOM). Mia domo estas pli granda ol la via. MI LOGE BELO PLUS NI. Mi parolas pli rapide ol vi.
PLUSNO indikas la komparo de malsupereco:
KUP MIS JUGE KOMPLE PLUSNO OT LIS (KUP). Nia kupo estas malpli plena ol la ilia. KANI NOBLE PLUSNO KAT. La hundo estas malpli nobla ol la kato;
[redaktu] Superlativo
PLASUNI indikas la superlativon de supereco:
KAT JUGE JO NOBLE PLASUNI. La kato estas la plej nobla besto.
PLASUNINO indikas la superlativo de malsupereco:
LI JUGE GINE ORDERKON PLUSUNINO, MI KONES KE. Ŝi estas la malpli ordigema virino kiu mi konas.
TELE indikas la absoluta superlativo: IPO JUGE BELO TELE. La ĉevalo estas belega besto.
[redaktu] Pluralo
Se la pluraleco ne estas klara per la kunteksto, oni uzu la vorto POLI.
[redaktu] Nombroj
NUL 0 DEKA 10 UNI 1 SENTI 100 BI 2 MIL 1000 TRI 3 MIRIA 10.000 TETRA 4 LAK 100.000 PENTA 5 MILION 1.000.000 SES 6 MILIAR 1.000.000.000 SEP 7 BILION 1.000.000.000.000 OKA 8 NONA 9
73.000.000.000.000.000 SEP BIRGUL TRI MULTI DEKA FORSE DEKASES
[redaktu] Pronomoj
[redaktu] Personaj pronomoj
MI mi MIS ni MUS ni sen vi
NI vi (singularo) NIS vi (pluralo) LI li, ŝi, ĝi LIS ili
ANTROP oni AFTO si
[redaktu] Rilata pronomo
KE: kio, kia, kiu, ktp.
[redaktu] Montraj pronomoj
DIS ĉi tiu, ĉi tio, ĉi tia, ktp. NA tiu, tio, tia, ktp. ILIK tiu for, tio for, tia for, ktp.