Divinópolis
El Vikipedio
Divinópolis [divinopolis] (Dia urbo) estas municipo kaj urbo de Minas-Ĝerajso. La municipo havas 200.636 loĝantojn (2004). Divinópolis montras aktivan komercon, precize ĝi havas multajn etajn fabrikojn de vestoj, kaj pro siaj pluraj konstruaĵoj, ĝi ŝajnas pli industria ol vere estas. Nuntempe, en ĝi estas multaj komercaj radistacioj, krom tri alternativaj radistacioj, du propra televida sistemo kaj ĉiutagaj ĵurnaloj. Nokten, en tiu urbo, oni povas promeni al multegaj drinkejoj tra la urbo, kaj al iuj dancejoj, aŭdante lokajn muzikistojn.
Esperanto-movado estas vigla, kun aktiva klubo, malfermata ĉiutage kaj kun multaj partoprenantaj gelernantoj en pluraj niveloj. Estas semajnaj babiladoj kaj monataj prezentaĵoj en la urba biblioteko.
[redaktu] Famaj loĝantoj
- Poetino Adélia Prado (naskiĝis en la 13-a de decembro 1935).
- Skultisto G.T.O.(Geraldo Teles Oliveira) kreinto de originala skultaĵo el ligno kaj konataj bildoj en Brazilo.
- Muzikisto Túlio Mourão (naskiĝis 1951). Komponisto kiu ludis kune gravaj muzikistoj de Brazilo.
[redaktu] Gravaj Adresoj
D.E.G. Divinópolis Esperanto-Grupo
Av. Antônio Olímpio de Morais, 338, sl.804, Centro. Fone: (37)3214-7611
Espaço Florescer: Psikologio kaj Arto Ed.Costa Rangel, sl.1818. Fone: (55)(37)3212-7556 - (55)(37)9111-0234 - Akceptas Gastojn.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.