Dilermando de Castro
El Vikipedio
Dilermando de CASTRO (1915-1996) mortis la 23-an de junio en Rio-de-Ĵanejro. Li vicprezidis, poste prezidis (1986-94) Kulturan Kooperativon de E-istoj en tiu urbo. En 1987 li estis la ĉefa organizanto de la landa kongreso kaj de jubilea festo ĉe la ĉi-urba Ŝtata Universitato.