Dennis Hopper
El Vikipedio
Dennis HOPPER (naskiĝis la 17an de majo 1936 en Dodge City, Kansaso) estas usona aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj produktoro.
Li komencis sian karieron per rolo en la filmo Rebel Without a Cause, en kiu li aperis i.a. kun James Dean. Mondfamon li akiris per la filmo Easy Rider: En ĝi li agis kiel reĝisoro, aktoro kaj kunaŭtoro de la scenaro. Ĝis nun li tre aktivas en la kinoarto kaj krom tio li laboras kiel pentristo, skulptisto kaj fotisto.
[redaktu] Filmoj
- Rebel Without a Cause (Usono, 1955)
- Giant (Usono, 1955)
- The Trip (Usono, 1967)
- Easy Rider (Usono, 1969)
- True Grit (Usono, 1969)
- Der amerikanische Freund (Germanio/Francio, 1977)
- Apocalypse Now (Usono, 1979)
- Out of the Blue (Kanado, 1979)
- Rumble Fish (Usono, 1983)
- The Osterman Weekend (Usono, 1983)
- Blue Velvet (Usono, 1985)
- River's Edge (Usono, 1986)
- Colors (Usono, 1987)
- Catchfire (Usono, 1991)
- Red Rock West (Usono, 1993)
- Speed (Usono, 1994)
- Waterworld (Usono, 1995)
- Ed TV (Usono, 1999)