Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Dendero - Vikipedio

Dendero

El Vikipedio

Geografio > Afriko > Egiptio > Dendero


Dendero, malgranda urbo en Egiptio, troviĝas 60 km norte de Luksoro ĉe la okcidenta bordo de Nilo kontraŭ la provincia urbeto de Kena. Tie vizitantoj trovos la Templon de Hathoro, neniam finitan, sed bone konservitan.

Orientita al Nilo, la Templo de Hathoro sekvas tipan planon de aliaj temploj el la grek-romia periodo. Ĝi estas dediĉita al la diino Hathoro kaj ŝia mitologio pri ŝia edzo, Horuso de Edfo. La konstruo de la aktuala templo komenciĝis antaŭ la regnado de Ptolemeo la 8-a Eŭergeto la 2-a, kies nomo troviĝas en la kriptoj, daŭris dum la ptolemeaj reĝoj kaj estis kompletigita dum romiaj tempoj.

La enirejo de la templa komplekso estas enorma romia pordego. Interne de ĝi estas malgranda sed komplika reliefa cizelaĵo de Beso, la malbela eta duondio. La irvojo al la templo estas inter du romiaj fontanoj kaj finiĝis ĉe la enorma enira pordego. La enfermaj muroj estas el kot-brikoj kaj datiĝas de la romia epoko. Interne de la muroj estas la templo, du naskejoj, kopta basiliko, kuracejo, sakrala lago, kaj templo al Iziso.

La ĉefa templo havas imponan fasadon, konstruitan kiel malalta ŝirmmuro, dividitan per ses masivaj Hathor-kapaj kolumnoj kaj enorma kurba kornico kun flugila sundisko super la enirejo. La plafono de la unua hipostilo estas speciale interesa, dividita en sep bendojn de bone konservitaj astronomiaj figuroj, prezentantaj la diinon Nuto, grifojn, flugilajn sundiskojn, kaj la romiajn zodiakajn signojn.

Sur la tegmento estas ĉambraro, konata kiel la ozirisa ĉambraro. La muroj de la unua ĉambro prezentas vidaĵojn de la entombaĵoj de Oziriso, inkluzive liaj kanopoj. Kaj ĉe la plafono Nuto estas denove prezentata kun aliaj astronomiaj figuroj. Ĉe la alia duono de la plafono estas gipsa kopio de la fama Dendera Zodiako, kies originalo nun estas en la Luvro en Parizo.

Dekstre estas du naskejoj kaj inter ili estas la restaĵoj de kopta basiliko, kiu datiĝas de la kvina jarcento p.K. Apud la ruiniĝinta preĝejo estas la kotbrika restaĵo de kuracejo. Ĝi havis benkojn ĉe siaj flankoj, kie la malsanuloj ripozadis, atendante ke la pastroj faru kuracojn. Ortangula sakrala lago estas ĉe la sud-okcidenta angulo de la templa korto. Malantaŭ la templo estas Iziseo, malgranda templo dediĉita al la diino Iziso. La ekstera malantaŭa muro de la Hathora templo estas rimarkinda. Reliefoj prezentas la reĝajn figurojn de Kleopatro la 7-a kun ŝia filo Ptolemeo la 15-a.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com