Cerbolavado
El Vikipedio
Cerbolavado estas ripeta altruda konvinkado de homoj pri akcepto de iu ordono aŭ instruo, je kiu tiu ne kredas aŭ ne estas sufiĉe konvinkita.
En la ĉiutaga parolo oni uzas tiun esprimon pri ĉiuj manipulaj metodoj, kiuj volas ŝanĝi la homan pensadon aŭ agadon kontraŭ ties deziroj, konoj.
La nocio plej bone uzebla pri programoj de la politikaj kaj religiaj konvinkoj. La metodoj de la cerbolavado estas karakterizaj: izolo de la individuo de la pli fruaj kunuloj, amikoj kaj informaj fontoj; devigo je rigora vivordo, obeemo, fideleco. Oni efikas fortan socian premon je la individuo kaj oni premias la kunlaboron. Se la individuo ne kunlaboras, oni uzas korpajn kaj spiritajn punojn (de la sociala ekskludo, kritiko al fortiro de manĝaĵoj, dormebleco ktp.). Povas okazis eĉ enprizonigo kaj torturo. Tiuj lastaj estis oftaj en la komunistaj prizonoj en Sovetunio kaj Ĉinio.
Cerbolavado okazas en la demokratiaj landoj en religiaj sektoj kaj etaj politikaj movadoj.