Cejana
El Vikipedio
Koloroj > Cejana
La koloro cejana estas inter blua kaj verda koloroj, simila al la koloro de sennuba ĉielo. En kolormodeloj ĝi signifas la komplementan koloron de ruĝo. Ĉar ruĝo estas grava en adiciaj kolormodeloj, cejano estas grava en subtrahaj kolormodeloj, ekzemple por inkaj presiloj.
La nomo devenas de la floro cejano, kies koloro tamen estas iom pli blua ol cejana. La latina nomo de cejano, Centaurea cyanus, enhavas la grekdevenan adjektivon κυανεος, kiu signifas "malhele blua". La vorto do trairis konsiderindan signifoŝanĝon.
En diversaj kolormodeloj oni reprezentas la cejanan koloron jene:
- RVB: R = 0,0; V = 1,0; B = 1,0.
- CMFN: C = 1,0; M = 0,0; F = 0,0; N = 0,0.