Carlos Drummond de Andrade
El Vikipedio
Carlos Drummond de Andrade (31-a de oktobro 1902 - 17-a de aŭgusto 1987) estas konsiderata unu el la ĉefaj poeziistoj de brazila literaturo pro la reagoj al siaj verkoj kaj ties atingoj. Li naskiĝis en Minas-Ĝerajso, en urbo pri kiu lia memoro markis parton de liaj verkoj. Li bakalaŭriĝis je Farmacio, sed dum la plejmulto de sia vivo li estis publika oficisto kaj verkis de frue ĝis sia morto, kiu okazis en 1987 en Rio-de-Ĵanejro, 12 tagojn poste la morto de lia nura filino, la verkistino Maria Julieta Drummond de Andrade. Krom poezion, li produktis porinfanajn librojn, rakontojn kaj kronikojn.
Ĉi tiu artikolo pri "Carlos Drummond de Andrade" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.