Buŝharmoniko
El Vikipedio
Harmoniko (aŭ buŝharmoniko) estas malgranda blovinstrumento kiu havas multajn metalajn (latunajn aŭ bronzajn) anĉojn. Ĉiu anĉo estas fiksita en trueto, kaj permesata vibri libere. Kiam aero estas blovata tra trueto, specifa tono estas produktata. Muzikisto povas uzi langon kaj lipojn por elekti la trablovatajn truojn.
La instrumento estas fame uzata en blusa, roka, kaj popola muziko. Unu el la plej famaj harmonikoludantoj sendube estas Toots Thielemans.
[redaktu] Similaj instrumentoj
La termino harmoniko ankaŭ rilatas al similaj instrumentoj kiuj ĉiuj sonoras per vibrigo de lamentoj; pro tio oni fojfoje diras buŝharmoniko por malambiguigi.
Blovado estas uzata ankaŭ kun tirharmonikoj, ekzemple akordionoj, koncertinoj, bandoneonoj, ktp. Tiuj instrumentoj funkcias per balgo (premita inter la manoj) anstataŭ buŝa blovado. Krome oni regas la aerfluon tra truojn (por krei tonojn) per uzo de butonoj kaj klavoj.
Frapharmoniko sonoriĝas per frapado kiu vibrigas la lamenetojn.
Frotharmoniko aŭ glasharmoniko konsistas el vitraj glasoj, kiujn oni frotas per malseka fingro por vibrigi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.volcano.net/~jackmearl
- http://www.grotch.tk
- http://www.harmonicalessons.com
- http://harmonica.ru
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |