Avrig
El Vikipedio
Avrig (hungare Felek, germane Freck) estas urbo en la distrikto Sibio (Rumanio). Ĝi havis en 1910 3509 loĝantojn (rumanoj, germanoj); en 1992 14965; 14.259 loĝantojn (2004) kaj estis dokumente menciita en 1346. Administre apartenas al ĝi Bradu.
Ĝi situas rande de la Montoj de Făgăraş, je la dekstra bordo de rivero Olt, 35 km de Sibiu.
La plej grava historia monumento de la urbo estas la Somera Palaco Brukenthal, en 1771 barokstile konstruita kiel somera rezidejo de barono Samuel von Brukenthal, guberniestro de Transilvanio. En la urbo troviĝas ankaŭ du preĝejoj de historia karaktero: evangelia kirko konstruita en la 13-a jarcento kaj fortikigita en la 16-a jarcento, kaj ortodoksa kirko konstruita en la 18-a jarcento.
Gheorghe Lazar, la fondinto de la rumanlingva klerismo, naskiĝis kaj mortis en Avrig.