Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Armita vanelo - Vikipedio

Armita vanelo

El Vikipedio

Armita vanelo
Dosiero:200px-Blacksmith_Lapwing.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: [[Vanellus]] 'Vanellus'
Specio: Armita vanelo 'Vanellus armatus'
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Vanellus armatus

Burchell 1822

La Armita vanelo (Vanellus armatus) estas birdo de la genro Vanellus, grupo de mezgrandaj vadbirdoj de la familio de ĥaradriedoj. La angla nomo “Blacksmith” aŭ “Forĝisto” devenas el la ripetata metalika alarmalvoko 'tink, tink, tink'.

Enhavo

[redaktu] Disvastiĝo kaj medio

Ĝi estas komuna specio ekde Kenjo, tra centra Tanzanio kaj Kongo ĝis suda kaj sudokcidenta Afriko. Tio estas granda teritorio en multaj afrikaj landoj. La tutmonda loĝantaro povas ĉirkaŭi inter 100,000 kaj 1,000,000 da ekzempleroj.

Ĝi loĝas ĉe malsekaj zonoj. Tiele lagaj regionoj ĉu pro pluvo ĉu pro homa agado allogas la specion. Ankaŭ herbejoj plaĉas al ili. Simile al Krona vanelo, tiu specio povas vagadi el Zambio kaj Zimbabvo dum pluvaj sezonoj kaj reveni dum pli sekaj epokoj. Ili malŝatas montaran medion.

[redaktu] Aspekto

La Armita vanelo (Vanellus armatus) estas birdo kun aspekto simila al de ŝaktabulo laŭ partoj de nigra, griza kaj blanka plumaro, eble avertaj koloroj por eventualaj predantoj. Tiu specio estas unu el 5 specioj de la genro Vanellus kiuj kunhavas ecojn kiel mezflugila sprono, ruĝa okulo kaj alloga kontrasta plumaro (2 afrikaj, 1 azia kaj 2 novtropikaj). Nome estas nigra granda videbla antaŭa parto de kapo -escepte frunton-, gorĝo, brusto kaj supra ventro kaj ankaŭ makuloj en komenco de dorso -eta-, meza dorso -granda- kaj vostopinto. Estas blankaj la frunto -ĝis okulo-, malantaŭa kolo kaj ventro. Estas grizo la resto de la dorso. La beko estas nigra kaj la kruroj grizaj. Inoj estas averaĝe iom pli grandaj kaj pezaj sed ambaŭ seksoj estas similaspektaj.

Dumfluge videblas kontrasto de nigraj partoj de kapo kaj brusto kaj malantaŭaj kaj pintoflugiloj kaj pintovosto kun blankaj partoj ventraj kaj antaŭaj flugiloj.

[redaktu] Kutimoj

Tiu specio reagas agreseme al aliaj vaneloj aŭ al afrikaj Jakanaoj kiuj povus eniri en sia sama malseka medio. Ili bredas en printempo, sed la elekto de nestejo aŭ bredejo dependas de oportuno. Junuloj disiĝas iompostiome el la gepatroj kaj ne revenas al sia naskiĝlokoj.

[redaktu] Statuso

La Armita vanelo (Vanellus armatus) ampleksigis sian teritorion dum la 20a jarcento kie oni konstruis rezervejojn aŭ oni praktikas intensivan terkulturadon. Tiele nun ĝi estas komuna en okcidenta Kaba regiono el Sudafriko, kie ne estis komuna almenaŭ dum la 30aj jaroj. En tiu regiono la specio eniris ankaŭ estuarajn kotajn regionojn kie ili agreseme forpelas aliajn vadbirdojn.

[redaktu] Manĝo

Ili manĝas kaj terajn kaj akvajn senvertebrulojn.

[redaktu] Bildaro

[redaktu] Referencoj

  • Ŝablono:IUCN2006
  1. Roberts' Birds of Southern Africa. Kvina eldono. 1984. G.L. Maclean.
  2. Birds of Africa south of the Sahara. 2003. Sinclair I., Ryan P.
  3. Ward, D. Underhill, L.G. Tree, A.J. Blacksmith Plover. En: The atlas of southern African birds. Vol. 1: Non-passerines.
  4. Waders of southern Africa. 1995. Hockey P.A.R., Douie C.
  5. Shorebirds: An identification guide. 1986. Marchant J., Prater T., Hayman P.
Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com