Apartalingvo
El Vikipedio
Apartalingvo (Abstandsprache) estas lingvo, kiu tiom diferencas de ĉiu alia lingvo, ke interkompreniĝo ne eblas, nek parole nek skribe, do oni ne povas konsideri ĝin kiel dialekton de alia lingvo. Apartalingvo povas esti parenca kun aliaj lingvoj (ĝi ne devas esti izolita lingvo), kaj ĝi ne devas esti normlingvo.