Antonín Slanina
El Vikipedio
Antonín SLANINA (naskiĝis en 1905; mortis la 26-an de septembro 1980 post longa malsano en Prago) estis ĉeĥa esperantisto, unu el la plej konataj Esperanto-instruistoj en Ĉeĥoslovakio, aŭtoro de rektmetoda lernolibro.
Antaŭ la dua mondmilito li organizis plurajn E-klubojn. Li helpis organizi la famajn radio-elsendojn de la praga Verda Stacio kaj kunfondis la Someran Kolegion de Esperanto en Doksy, kiu siatempe ĝuis internacian renomon. Li estis redaktoro de Ligilo, aktoris en Verda Ĉaro de Julio Baghy.