Antonín Seemann
El Vikipedio
Esperanto-kulturo > Esperanto-teatro > Antonín SEEMANN < Ĉeĥaj esperantistoj
Antonín SEEMANN (naskiĝis la 23-an de julio 1907 en Praha - mortis la 9-an de oktobro 1973 en Praha) estis ĉeĥa esperantisto, aktoro kaj reĝisoro.
Esperantisto de post 1951. En 1954 li sendis al la belarta konkurso tri siajn unuaktajn teatraĵojn: la komedion Korespondu, la scenon La spirito mokas kaj bildon el la vivo de Zamenhof Mi esperas. La unua ricevis la unuan premion, la du ceteraj laŭdan mencion.
Kun sia edzino Eva Seemannová li fondis la teatran grupon "Verda Ĉaro de Julio Baghy".
[redaktu] Eksteraj ligoj
Ĉi tiu artikolo pri "Antonín Seemann" ankoraŭ estas ĝermo pri biografio de esperantisto. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la ligo «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.