Anti-Volapuko
El Vikipedio
Anti-Volapuko, Anti-Volapük aŭ Mezzofanti-sprache estas internacia planlingvo kreita de Fred Mill en 1893. Eble ĝi estas volapukido. Ĝiaj radikaloj estas interŝanĝeblaj.
Anti-Volapuko ("Kontraŭ-Volapuko") permesas la uzon de vortoj de denaska lingvo de uzanto sur baza strukturo de la lingvo (revortarizo).
Nombroj (1-10): un, due, tre, kuatt, sink, siss, sett, ott, noff, diss
"Anti-Volapük" estas ankaŭ kromnomo donita al Esperanto en pollingva artikolo de Władysław SABOWSKI, kiu aperis je la 7-a de aŭgusto 1887 en la gazeto Kurjer Godzienny. La aŭtoro opiniis, ke Esperanto prenos la lokon de Volapuko kaj do iel estos ties kontraŭulo.
Ĉi tiu artikolo pri "Anti-Volapuko" ankoraŭ estas ĝermo pri lingva temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.