Antau-Projecto
El Vikipedio
Antau-Projecto estas esperantida pasigrafio, tre eble fikcia, proponita de fama franca dezegnisto Jean Effel (ps. de François Lejeune) (1908-1982) en 1968. Ĝia rilato al Esperanto ne estas facile komprenebla. La proponitaj simboloj estas tute ne lingvaj, sed piktografiaj. La projekto estas bazata sur numeroj, sur signoj matematikaj kaj sur aliaj simboloj konataj internacie.
Kvankam la projekto aperas kun iom esperanteca nomo "Antau-Projecto" en kelkaj listoj de planlingvoj, tiu nomo ne aperas en titolo de propona verko.
[redaktu] Bibliografio
Effel, Jean.
Avant-projet pour une écriture universelle. Texte de présentation de Michel Lejeune et Louis Bazin [Illustrations de l'auteur.]
Paris, l'auteur, 1, rue Bonaparte, 1968.
40 p. illus. 27 cm.
Ĉi tiu artikolo pri "Antau-Projecto" ankoraŭ estas ĝermo pri lingva temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.