Algovio
El Vikipedio
La Algovio, germane Allgäu, estas la regiono en la sudo de la bavara distrikto ŝvabio, kaj ankaŭ eta parto de Baden-Virtembergo. Ankaŭ parto de la Algovio estas Jungholco (en Tirolo) kaj la Etvalservalo (en Forarlbergo). La nomo devenas de la maljunaltgermana alb = monto, montherbejo kaj dd mezaltgermane göu, kio signifas regiono, pejzaĝo sed ankaŭ en la senco de estradejo.
Enhavo |
[redaktu] Ĝenerale
En la Algovio loĝas pli ol 500'000 homoj. La regionaj limoj de la Algovio ne estas tiel klaraj kiel la politikaj limoj. Propra ĉefurbo por la tuta Algovio ne ekzistas. Oni disigas la Algovion en diversaj partoj: La Supra Algovio en la sudo, en kio estas la subdistrikto Supra Algovio, Jungholco (en Tirolo), la Etvalservalo (en Forarlbergo) kaj la nesubdistrikta urbo Kempteno, kio estas la plej granda algovia urbo kaj pli/malpli la mezo de la Algovio. La Okcidenta Algovio, kio estas granda parto de la subdistrikto Lindaŭo kaj eta parto de la subdistrikto Ravensburgo, pli ekzakte la ekssubdistrikto de Vangeno en Algovio La Suba Algovio, en kio estas Suba Algovio kaj la negova urbo Memingeno. La norda parto de la Suba Algovio laŭ kulturo jam estas pli ŝvabe ol algovie. La Orienta Algovio, en kio estas la subdistrikto Orienta Algovio kaj la nesubdistrikta urbo Kaŭfbeŭreno.
[redaktu] Komonumoj en la Algovio
Interalie: Bad Wurzach - Bad Wörishofen - Buchenberg - Füssen - Immenstadt en Algovio - Isnio e. Algov. - Kaŭfbeŭreno - Kempteno en Algovio - Leutkirch en Algovio - Lindenberg en Algovio - Marktoberdorf - Memmingen - Mindelheim - Oberstaufen - Oberstdorf - Sonthofen - Wangen en Algovio.
[redaktu] Riveroj kaj lagoj
La plej grandaj riveroj estas en la okcidento la rivero Argeno (Supra Argeno, Suba Argeno), en la mezo la rivero Ilero, mezoriente la rivero Vertaĥo, kio fluas en Aŭgsburgo el la riveron leĥo, kio estas pli/malpli la orienta fino de la Algovio. La plej grandaj lagoj estas la Forgenlago kaj la Grand Alplago.
[redaktu] Montoj
La dek plej altaj pintoj de la Algoviaj Alpoj:
Großer Krottenkopf – 2.657 m (.at) Hohes Licht – 2.651 m (.at) Hochfrottspitze – 2.649 m (.de) Mädelegabel – 2.645 m (.de) Urbeleskarspitze – 2.632 m (.at) Steinschartenspitze – 2.615 m (.at, hajlbrona vojo) Bockkarkopf – 2.609 m (.de, hajlbrona vojo) Marchspitze – 2.609 m (.at) Bretterspitze – 2.608 m (.at) Biberkopf – 2.599 m (plej suda germana punkto)