Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Alec Venture - Vikipedio

Alec Venture

El Vikipedio

Brita esperantisto

Alec VENTURE (naskiĝis 1910 - mortis la 11-an de aprilo 1991) estis brita esperantisto, honora membro de UEA (en 1989), kiu dum pli ol duona jarcento eminente kontribuis al la movado per sia literatura kaj lingva klero.

Venture esperantistiĝis en 1929, kiam li aliĝis al la Londona Esperanto-Klubo. Ekde 1932 li aktive kontribuis al la kluba vivo kiel instruisto, ofta preleganto, administranto, kaj prizorganto de la libroservo. Pli-malpli samtempe li fariĝis delegito de UEA. Jam en 1932 aperis lia unua verko, Facila legolibro; de 1935 ĝis 1970 li estis ekzamenanto por la Diplomo de Brita E-Asocio, ekde 1943 ankaŭ por ĝia Licenciata Diplomo, kaj li gvidis plurajn korespondajn kursojn. En Brita esperantisto li aperigis longan serion de "Laŭokazaj lingvaj notoj", kiuj poste aperis libroforme (1977). Ekde 1969 li estis komisiito de la Lingva Servo de UEA.

Liaj profesiaj scioj ampleksis domkonstruadon kaj librotenadon. Per tiu lasta li valore kontribuis al la movado, i. a. kiel kasisto de BEA (1946-1955), poste kiel ĝia konsiliano (1955-1976) kaj kiel kasisto de la 56-a Universala Kongreso (1971). Li estis la anglalingva kunlaboranto en Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (1974, 1990).

La Esperanta literaturo estis aparta celo de lia intereso kaj agado. Li kontribuis artikolon pri la temo al Enciklopedio de Esperanto (1933), kaj liaj tradukoj troviĝas en ambaŭ volumoj de Angla antologio (1957, 1987). Dum la jaroj 1965 ĝis 1974 li estis juĝanto en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj de 1975 ĝis 1985 rolis kiel la konkursa sekretario. En 1978 aperis lia traduko de la utopia romano de Samuel Butler, Erevono. Diversokaze li recenzis en internaciaj E-revuoj. Lastatempe li rolis kiel kasiste de Esperantlingva Verkista Asocio. Per sia persista laboro instrua, administra kaj kultura, Alec Venture donis al ni modelon de multflanka agado. Kiel en lia profesio, ankaŭ en la movado liaj spertoj kaj klero certigis solidan konstruaĵon.

[redaktu] Tradukoj

  • Butler, Samuel: Erevono (London: Venture, 1978. - VI, 176 p.)

[redaktu] Verkoj

  • La historio de la Esperantaj lingvaj institucioj (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo)
  • Radio-terminaro (Rickmansworth: Internacia Esperanto-Ligo, 1943. - 34 p.; 2. eld. Oakville: Esperanto Press, 1960. - 33 p.)
  • Laŭokazaj lingvaj notoj (London: Brita Esperanto-Asocio, 1977. - 95 p.)
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com