Abismoj
El Vikipedio
Abismoj estas la unua romano originale verkita de Jean Forge en 1923 (150 paĝoj). Ĝi priskribas kaj profunde analizas animkonfliktojn. Jam aperas la plej granda forto de la Forge-aj verkoj, la originala formo, la figuroj mem parolas pri si kaj pri siaj problemoj; la formo kaj la inventema rakontmaniero donas al tiu verko gravan signifon en la Esperanta literaturo.
- La kerno de la romano estas ĉiutage ripetiĝanta historio, sed Forge povis per sia majstra plumo igi ĝin interesa ĝis la fina vorto ... Frapante klara stilo, populare profunda psikologio kaj absoluta fundamenteco. (Jobo, Literatura Mondo 1923, p. 140).
Enhavo |
[redaktu] Enhavo
Ernesto Muŝko malbone kondutis kaj elspezis sian havaĵon. Savrimedo ekaperas: edziĝi je Halino Borki, la sola filino de riĉa najbaro, kiu pro enuo kaj amsoifo unue akceptas lian proponon. Mateo Ardo, orfo, estas edukita kun Zonjo, kaj ili fianĉiĝis. Sed Mateo hazarde, alveninta ĉe S-ro Borki, plaĉas al lia filino kaj estas preskaŭ delogata de ŝi. Muŝko malespere bruligas sian domon, dum Mateo sukcesas forsavi sin el la peka pasio por reiri al sia unua amo.
Tiun temon traktis la verkinto tre originale. El simpla intrigo kaj malgraŭ maniero, kiu malpermesas la viglon de l' rekta interparolo, Forge sukcesis verki interesan plenan romanon. La stilo estas flua, tre bona, tute fundamenta.
[redaktu] Ĉefroluloj
Ernesto Muŝko, bienposedanto en Karlovo.
Halino Borki, filino de najbara bienposedanto en Nivi.
Mateo Ardo, artpentristo.
Zonjo Biringo, lia fianĉino.
[redaktu] Adapto por teatro
La romano estis adaptita far Arno Lagrange por teatro sub titolo Trajna sonĝo kaj proponita por internacia surscenigo por la 72a UK 1987 en Varsovio en 1987. La surscenigo tamen ne efektiviĝis.
[redaktu] Aleksteraj ligoj
- Abismoj
- Viva, vigla, klasikaĵo. Recenzo far Sten Johansson. Ankaŭ legebla ĉe la Katalogo de UEA.
- Bibliografio. Recenzo far Jobo (Julio Baghy) originale aperinta en Literatura Mondo julio 1923 p140. Ankaŭ legebla ĉe Katalogo de UEA.
- Strangaĵo por kelkaj stranguloj Recenzo far Valentin Melnikov originale aperinta en La Ondo de Esperanto 1993 #1 (8). Ankau legebla ĉe la Katalogo de UEA.