Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Aĥmed Jasin - Vikipedio

Aĥmed Jasin

El Vikipedio

Alt Ŝejko Ahmed JASIN
Ŝejko Aĥmed JASIN (1936-2004)

Ŝejko Aĥmed JASIN (angla: A(k)hmed Yassin aŭ A(k)hmad Yassin, germana: Ahmed Jassin) (naskiĝis en 1936; mortis la 22-an de marto 2004) estis la fondinto de la Islama Makisana Movado, kies mallongigo iĝis mondfama kiel Hamas. Li estis malgrand-statura, barba homo, kiu aperis ĉiam en tradicia moslima vesto. Li naskiĝis en Maĵdel ĉe Aŝkelon en 1936. Li aĝis 12, kiam israelaj trupoj detruis lian vilaĝon kaj li mem venis al rifuĝejo de Gaza. Tiutempe paraliziĝis li ambaŭpiede: dum futbalmatĉo atingis lin piedbato je la spino. De tiam li uzis rulseĝon, sed tio ne malhelpis lin ekstudi en Egiptio, kion li devis interrompi pro monmanko. Li konatiĝis en la Egiptia ĉefurbo kun la fundamentisma movado de Islama Fratoj, poste en 1970 li mem fondis propran movadon, la t.n. Muĵama al-Islami-n, en kiu li varbis agadkuraĝajn junulojn.

Jasin ripete diris, ke Palestino estas "sanktigita por estontaj islamaj generacioj ĝis la Tago de Juĝo", kaj ke "la tiel nomata vojo de paco ne estas paco nek anstataŭo por ĝihado kaj rezisto". [1]

En tiuj jaroj Israelo permesis, eĉ sekrete apogis ilian agadon en la Gaza strio, por tiel malfortigi la potencon de Jaser Arafat kaj FATAH.

Li fondis komence de la okdekaj jaroj (sub la efiko de la Irana Islama Revolucio) pli radikalan organizaĵon la tn. Maĵd al-Muĝahid (gloro al la batalantoj de la Islamo). Oni arestis lin en 1984 kaj kondamnis lin pro la posedado de eksplodmaterialo kaj armiloj, sed li estis nur unu jaron en la karcero, liberiĝis enkadre de kaptitoŝanĝo. Tiam li ekorganizis la novan organizaĵon Hamas, kiu fondiĝis la 14-an de decembro 1987 dum la unuaj kontraŭisraelaj moviĝoj.

La israelaj ŝtatinstancoj arestis lin denove maje 1989 kaj kondamnis en oktobro de 1991 je dumviva karcero.

Li liberiĝis oktobre 1997 kaj forpeliĝis al Jordanio. La liberiĝon atingis la tiama jordania reĝo Hussein: li transdonis al Israelo du mosad-agentojn, kiuj volis murdi Halid Mesal en Amano, la politikan gvidanton de Hamas.

Li havis malbonan rilaton al la palestina prezidento Arafat. Arafat metis lin dufoje por mallonga tempo en hejmareston

Li estis mortigita per israela atako post la aŭrora preĝado, kiam li venis el moskeo. Unu rakedo de milita helikoptero trafis la preskaŭ blindan handikapulon, sidantan en rulseĝo. Mortis ankaŭ liaj korpogardistoj.

Li estis por Israelo danĝera teroristo, por Palestino liberecbatalanto, spirita gvidanto.

Eldiro de Aĥmed Jasin semajnojn antaŭ sia morto: Ni la mortminacojn ne timas, ĉar nia vojo estas la martireco. Se oni mortigas nin, centoj sekvos nin.

Lin sekvis Abd al-Aziz Rantisi kiel Hamas-gvidanto.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.mfa.gov.il/MFA/Terrorism-+Obstacle+to+Peace/Terrorism+and+Islamic+Fundamentalism-/Sheikh+Yassin+killed+in+IDF+attack+22-Mar-2004.htm
•  http://www.ict.org.il/spotlight/det.cfm?id=971
•  http://www.guardian.co.uk/flash/0,5860,1175454,00.html
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com