Širvintos
El Vikipedio
Širvintos | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Vilnius (Vilno) |
Subdistrikta Komunumo: | Širvintos |
nombro de enloĝantoj: | 20 200 (komunumo, stato 2005) |
nombro de enloĝantoj: | 7 200 (urbo, stato 2005) |
areo (komunumo): | ĉ. 906 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 382 |
koordinatoj: | 55° 02' Norde, 24° 58' Oriente |
Širvintos estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Vilnius (Vilno), kaj troviĝas 50 kilometrojn nordoriente de la nacia kaj distrikta ĉefurbo Vilno, ĉe la aŭtoŝoseo Vilno-Rigo. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 20 200 enloĝantojn, el tio la urbo mem 7 200. Skribe la urbo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1475.
Krom la urbon Širvintos, la komunumo inkluzivas la kvin pli etajn urbojn Bagaslaviškis, Čiobiškis, Gelvonai, Kernavė, Musninkai kaj 485 vilaĝojn. La plej signifaj riveroj de la regiono estas Neris, Širvinta kaj Musė. En la komunumo troviĝas 28 lagoj, la plej granda inter ili estas Alys (1,65 km²) kaj la plej profunda Gelvė (25 m). Same en la teritorio troveblas la historia rezervejo de Kernavė kaj botanikaj rezervejoj por la beroj oksikokoj en Alionys, Bartkuškis kaj Lygaraistis.
[redaktu] Ligilo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.