Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Čestmír Vidman - Vikipedio

Čestmír Vidman

El Vikipedio

Čestmír Vidman
Pligrandigu
Čestmír Vidman

Čestmír VIDMAN (naskiĝis la 31-an de oktobro 1921 en Monfalcone, Italio) estas ĉeĥa poeto, aktiva esperantisto.

Li lernis gimnazion en Příbram, poste de la kvara klaso en Malá Strana en Prago, kie li abiturientiĝis en 1939, poste sekvis altlernejo kaj inĝeniera titolo. Li laboris kiel oficisto en Altforno Poldina en Kladno (1941-1945) kaj kiel laborulo de Organizo por Eksterlanda Komerco (1947-82). Samtempe li verkis poezion kaj dramojn. Multaj liaj poemoj ekzistas en Esperanta versio, parte tradukitaj de li mem, parte de Josef Rumler.

Li estas organizita en Asocio de Ĉeĥaj Bibliofiloj, Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Ĉeĥa-Japana Asocio, Societo de fratoj Čapek, Klubo de la Ĉeĥa Radio Vultavo, Klubo de aktiva maljunaĝo, Societo de amikoj de PEN-klubo, Societo de Jakub Jan Ryba.

[redaktu] Verkoj

Poezio

  • Moře (Maro, 1972)
  • Miska rýže (Plado da rizo, 1974)
  • Vteřiny slunečních hodin (Sekundoj de sunhorloĝo, 1975)
  • Hra zvaná život (Ludo nomata vivo, 1977)
  • Čím se líčíte, Ičiki (Per kio vi ŝminkas vin, Iĉiki, 1979)
  • Pod horou Fudži (Sub la Fuĵi-monto, 1980)
  • Křížalami voní dálka (Per sekaj fruktoj aromas la malproksimo,1981)
  • Cestou (Dumvoje,1986)
  • Vyhlížení k domovu (Rigardo direkte al la hejmo, 1992)

Prezentita en Esperanto-publikaĵoj

  • Niaj aŭtoroj sin prezentas al vi (1980)
  • Kvarfolio (1985)
  • 52 nuntempaj ĉeĥaj poetoj en 1000 versoj (1989)

Teatraĵoj

  • Sama mezi všemi (Ŝi sola inter ĉiuj, 1985)
  • Půlstoletí pod šminkou (Duonjarcento sub ŝminko, 1987)
  • Tvář herečky (Vizaĝo de aktorino, 1989)
  • Já, Kunhuta, královna česká (Mi, Kuneguta, reĝino bohemia, 1990)
  • Já, Eliška Přemyslovna, královna česká (Mi, Elizabeta Premislidino, reĝino bohemia, 1991)
  • Já, Alžběta Rejčka, někdy královna česká (Mi, Elizabeta Riĥensa, iama reĝino bohemia, 1992)
  • Stopa Locacorten (Spuro Locacorten, 1993)
  • Paní v erbu lvice (Sinjorino de leonina blazono, 1994)
  • Brala jsem drogy (Mi prenis drogojn, 1996)

Li kunlaboris kun Ĉeĥa Radio.

La spektaklon pri Elizabeta Premislidino en sia propra esperantigo prezentis Eva Seemannová en la 81-a UK 1996 en Prago.

LA FLAGOGLORO DE ROŽMITÁL

Supreniĝintan la ambiton de epokoj
subita blovo turnas vin
en trabaĵo de ĝardenoj
al lagetaj speguloj
Stuko indikas tiujn
kiuj fajreron nutris dum la milito
Malsupre de l' horizonto
mortlaca Ryba, kantor',
ne plu perceptas la gloron de tagoj
de l' sepcentkvindeka datreven'

x x x

Pianlude akompanadis
la panjo mutajn filmojn
Ni transgrimpadis pordetojn
pri Zorro-venĝanto revante
Nemezureblis horizonto
sub kurba pomarbo
Kaj pomoj dolĉe bongustis
samkiel suna radi'
Eĉ pluvo estis varma
neĝo ŝvelmola
Poste la instruisto Matoušek
kvin jarojn apertis pacience
papav-kapetojn de bubaj rigardoj
Kronikisto de niaj petolaĵoj
per fotografaj paŝoj mezuris
nian futuon

ĈE MALNOVA LERNEJO

Dum la paŭzo ni paŝadis
ĉirkaŭ mallarĝa korteto
bubetoj ses ĝis dekjaraj
Post duonjarcento denove
vi vidas la grizan korteton
ties malmultan herbon
Kiel ni ĉiuj enŝtopiĝadis tien
kaj kapablis ĉirkaŭŝoviĝi
kriante junulece?
Ho junaĝo
Sur plej eta spaco
flugiloj celas al suno

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com