Ĉefministro de Japanio
El Vikipedio
La Ĉefministro de Japanio (内閣総理大臣 [naj-kaku sOŭ-ri daj-ĵin]) estas la registarestro de Japanio. Simple, 総理大臣,総理 aŭ 首相 [ŝu-ŝoŭ].
Ĉefministro estas ministro, ĉefo de ministraro kaj Kabineta oficejo (laŭ Japana konstitucio, 66-a de artikolo, en 1-a de termo). El parlamentano li estas nomumata de parlamenta rezolucio, investata de Imperiestro. Rutine, ri estas nomumata el deputito.
Kiam Ĉefministro demisias, ministraro devas demisii, kaj ri daŭrigas ofici ĝis kiam la venonta Ĉefministro estas nomumata.
[redaktu] Aŭtoritatoj de Ĉefministro
- Investi aliajn ministrojn.(laŭ japana konstitucio 68-a de artikolo)
- Konsenti aldonitan proceson por ministro (75-a)
- Prezenti diskutprojekton al parlamento reprezentante ministraro (72-a)
- Raporti ŝtatajn aferojn kaj eksterajn aferojn al parlamento reprezentante ministraro (72-a)
- Komandi ekzekutivon reprezentante ministraro (72-a)
- Signaturi leĝon kaj ekzekutivan ordonon kun ĉefa ministro (74-a). Ĝi estas ambaŭ aŭtoritato kaj devo.
- Prezidi kabinetan konsilion (laŭ kabineta leĝo 4-a de aritikolo, 2-a de termo)
- Elekti anstataŭanton de Ĉefministro kaj ministro (laŭ kabineta leĝo 9-a kaj 10-a de aritikolo)