Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista
El Vikipedio
Ĉeĥoslovakio - Ĉeĥio - Slovakio - Esperanto-movado
Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista (ĈAE) estis organizo de slavaj esperantistoj en Ĉeĥoslovakio post la unua mondmilito (la germanaj estis organizitaj en GEL) inter la jaroj 1920 kaj 1935. En 1935 ambaŭ organizoj kunfandiĝis al EAĈSR.
Antaŭ la unua mondmilito ekzistis en la aŭstriaj Bohemio kaj Moravio du rivalaj organizoj de ĉeĥaj esperantistoj, nome Bohema Unio Esperantista (kiu asociigis klubojn) kaj Bohema Asocio Esperantista (kiu asociigis individuojn). Ambaŭ organizoj ofte kverelis kaj kondutis tre malamike, sed la milito ilin repacigis. Komence de 1918 kunvenis en Praha reprezentantoj de Unio kaj Asocio kaj decidis kunfandi la du societojn tuj, kiam post la milito estiĝos nova ĉeĥoslovaka ŝtato.
La esperoj plenumiĝis, la 28-an de oktobro 1918 estis proklamita Ĉeĥoslovakio. Tamen nur la 1-an de februaro 1920 la du societoj kunfandiĝis, kiam estis oficiale fondita Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista.
[redaktu] Estraro de ĈAE
- prezidanto - Josef Eiselt, registara konsilisto,
- vicprezidanto - Stanislav Kamaryt (en Bratislava)
- ĝenerala sekretario - Rudolf Hromada
La asocia gazeto estis La Progreso.