Vikipediisto:Ztisljar
El Vikipedio
Estimata ! Unuafoje vi aperas en la Vikipedio kaj vi enmetis en la supron de la Ĉefpaĝo personan artikolojn pri "Lingvo'. Mi petegas vin iom pli esplori pri la funkciado kaj la reguloj de la Vikipedio. Via diskuto pri lingvo povus aperi en artikolo pri tiu temo, sed tute ne anstataŭ la ĉefpaĝo de la tuta projekto. Verŝajne vi ne regas la redaktoteknikojn. Bonvolu atente legi la helpopaĝojn (Kiel redakti artikolon), iom esploru pri jam ekzistantaj artikoloj por vidi kiel ili aspektas. Ni klopodas havi iom koheran aspekton por ĉiuj niaj artikoloj. Cetere la vikipedio estas kolektiva kunlabora projekto, personaj rimarkoj devas esti en diskutopaĝoj. "Mi ' nek subskribo devus aperi ene de artikolo.
Viaj kontribuoj estas bonvenaj, nur atentu konformiĝi al niaj komunaj reguloj. Arno Lagrange 10:53, 1. Okt 2003 (UTC)