Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Zagreba metodo - Vikipedio

Zagreba metodo

El Vikipedio

En Zagrebo oni realigis multajn kursojn al diversaghaj personoj, per diversaj metodoj kaj lernolibroj, sed la rezultoj, aparte che la infanoj en lernejoj estis nekontentigaj. Pedagogia teamo en Internacia Kultura Servo en sepdekaj jaroj de la 20a jarcento kostatis ke kulpas la lerniloj kiuj ne bazas sin sur la strukturo de Esperanto mem, sed imitas lernolibrojn de aliaj naciaj lingvoj. Oni faras grandajn lernolibrojn kun multaj lecionoj kaj disdividas simplan E-gramatikon je tre longa periodo (ekz. kondicionalo trovighis che Szerdahelyi-lernolibro en trideka leciono). Zlatko Tišljar faris esploron pri ofteco de uzataj morfemoj en parolata Esperanto (en UK Lucerno 1979 li surbendigis parolatan materialon de esperantistoj en chiutagaj konversacioj - 60.000 vortojn - kiun li komputile prilaboris) kaj ricevis la liston kun entute 1500 morfemoj el kiuj lau ofteco unuaj 467 kovris 95% de la tuta korpuso. En IKS oni elektis teamon (Zlatko Tišljar, Spomenka Štimec, Roger Imbert kaj Ivica Špoljarec) kiuj kune disdividis la taskon fari lernolibron atentante ke ghi ne estu granda (maksimume 12 leciona) kaj ke en ghi enestu nur la 500 morfemoj de la menciita esploro. La unua lernolibro aperis eksperimente en 1980 kaj estis dissendita al 350 instrutistoj en la mondo kun peto pri iliaj rimarkoj. La kroata versio de la lernolibro estis shanghata baze de la rimarkoj en siaj unuaj 4 eldonoj ghis la jaro 1985. Stile la lecionojn plibonigis en la 4a eldono Tibor Sekelj. La postaj eldonoj ne plu estis shanghitaj. Aperis ankau B-lernolibro kaj instrukciaro por instruistoj, aldona bildstrio de C. Piron (kiu verkis ankau 3 apartajn kantojn por ghi) kaj legromaneto de G.F. Cooper "La sentimulo" bazita je la 500 morfemoj. La kroata versio aperis ghis 2006 en 9 eldonoj je 42.000 ekzempleroj kaj chiuj estis venditaj. Instruistoj en Kroatio okazigis amason da kursoj uzante ghin kun tre bonaj rezultoj. Okazis aro da eksperimentaj kursoj (en 1983 300 zagrebanoj partoprenis en eksperimento lerni lau ghi dum 3 tagoj de unu semajnfino - 12 horojn), poste okazis eksperimentoj por instruistoj de Austrio kaj Kroatio dum 2 semajnfinoj (24 horoj), kelkaj eksperimentoj pri feriaj kursoj por pliaghuloj, infanaj kursoj en lernejoj de Austrio, Slovenio kaj Kroatio) ktp. La IKS-teamo sekvis kaj observis la rezultojn. Intertempe la baza lernolibro aperis en 30 adaptoj al diversaj - chefe europaj lingvoj, sed ankau kelkaj aziaj kaj afrikaj. Nun oni povas lerni per ghi ankau en elektronika formo che www.lernu.net en 26 lingvoj. Instrukciaro por instruistoj instruantaj lau la ZM helpas la instruistojn enhavante klarigojn pri la metodo, uzeblecon, havante la skemon por 24-hora kurso, enhavante aldonajn ekzercojn, demandarojn, kantojn, ekzamenmaterialojn. Helpe de tiu libreto kaj la lernolibro eblas kvalite instrui en komencaj kursoj chiuspecaj (kun unulingva kursanaro au plurlingva, kun infanoj ekde proksimume 11-a jaragho ghis maljunaj personoj) sen specialaj sinpreparoj. La Zagreba metodo ebligas al lernantoj lerni komence sen balastaj vortoj kaj gramatikeroj nur tion kio estas nepre necesa kaj tuj praktikebla kaj tial la gelernantoj pli rapide progresas ol uzante aliajn metodojn. Tio altigas la lernmotivojn. Kutime jam post la lerno de la unua duono de la lernolibro la gelernantoj povas elturnighi lingve en chiuj chiutagaj situacioj. La baza Esperanto-scio akirata per tiu chi metodo estas tre konvena kiel instruajho minimuma, sed suficha kiel antauscio necesa por posta lernado de alia fremdlingvo – do kiel lernendajho necesa kiam Esperanto servas kiel propedeutika rimedo. Kiu deziras, povas ricevi internacian version de la lernolibro (adapteblan al kiu ajn lingvo) en elektronika formo. Che la adaptoj gravas, ke ili ne estu shanghitaj, char nur identaj ili estas uzeblaj internacie. Oni nur informu la autorojn kaj la unua eldono kutime povas aperi sen autorpagoj kontrau la sendo de 5 ekzempleroj al la autoroj (zlatko.tisljar@siol.net, esperanto@zg.htnet.hr) .

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com