Will Green
El Vikipedio
Grava esperantisto > Brita esperantisto < Will GREEN
Will GREEN ,kromnomo Vilcĵo Verda, (naskiĝis 1911, mortis 7-an de januaro, 2003) estis iama honora sekretario de la Esperanto-Asocio de Britio kaj vicprezidanto de la Londona Esperanto-Klubo.
Will Green estis instruisto ĉe porknaba lernejo en la urbego Leeds kaj ankaŭ fotoĵurnalisto. Lia entuziasmo rilate Esperanton senlimis: li havis profundan konojn pri Esperanto kaj, kiel instruisto, lerte scipovis kapti la intereson de kursanoj.
Ankaŭ per magio li varbis por Esperanto: li estis amatora magiisto kaj kunfondinto de MIRo (Magia Internacia Rondo – nomo, kiun li elpensis). Li estis regula kunlaboranto de la internacia magazino Monato.
Aliajn talentojn li posedis: li estis muzikisto, pentristo kaj verkisto. Almenaŭ unu poemo fariĝis kanzono (vidu la Kajto-kolekton Tohuvabohuo)
Adaptita el La Brita Esperantisto (n-ro 954, printempo 2003)