Vjetnama golfo
El Vikipedio
La Vjetnama golfo (pli frue Tonkin-golfo) estas nordokcidenta parto de la Sudĉina maro, kiun limas norde kaj orienta la ĉina kontinto, oriente insulo de Hainan, okcidente norda parto de Vjetnamio. En la golfon fluas la ruĝa rivero. Parto de la golfo estas la Golfo Halong, monda kulturheredaĵo.
Plej gravaj havenoj de la golfo estas en Vjetnamio Ben Thuy kaj Haiphong, en Ĉinio Pei-hai. La ĉefa ŝiptrafika vojo iras tra la Hainan-a markolo, inter Ĉinio kaj Hainan.
La graviĝon de la vjetnama milito kaŭzis la t.n. tonkin-golfa incidento (1964). Usono minizis la enirojn de la nord-vjetnamaj havenoj en 1972.