Vasil Ellan-Blakitnij
El Vikipedio
Vasil Ellan-Blakitnij (ps. de Vasil Ellanskij) ukraine Василь Еллан-Блакитний (1894-1925) - ukraina revoluciulo kaj verkisto. Naskiĝis en Ĉernihiva provinco en pastra familio, lernis en ĉernihiva seminario. Ekverkis en 1912, frekventis sabatajn literaturajn kunsidojn de fama prozisto Miĥajlo Kocjubinskij.
De 1914 loĝis en Kijivo, kie lernis en Komerca instituto. De 1917 - membro de ukraina Social-revolucia partio, estro de ĝis Ĉernihiva provinca organizaĵo. Partoprenis revolucian agadon en Poltavo, Odeso.
Membro kaj gvidanto de diversaj literaturaj unuiĝoj, fondinto (1925) kaj redaktoro de la revuo de fremda literaturo "Vsesvit". Post la frua morto (1925) li estis titoligita kiel "bandito" kaj "etburĝa naciisto", liaj verkoj estis malpermesitaj, monumento en Ĥarkivo - detruita (1934).