Vagabondo
El Vikipedio
Vagabondo estas homo, kiu havas nek konstantan loĝejon, nek konstantajn vivrimedojn kaj vagadas almozante. Vagabondeco estas en pluraj landoj delikto.(PIV)
Vagabondoj estas kutime ĉifonvestitaj, malpuraj, vivrimedojn ili akiras iam ankaŭ per ŝtelado, pro kio ili estas ofte malamataj kaj konfliktas kun la leĝoj. Kelkaj fariĝis vagabondoj senkulpe, aliaj ne scias vivi alimaniere.
Vidu ankaŭ: Trampo - Senhejmulo - Almozulo - Huligano - Vandalo
Vidu ankaŭ gazeton La Vagabondo kaj asocion Esperantista Vagabonda Klubo.