Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Triviala sekvado - Vikipedio

Triviala sekvado

El Vikipedio

Du virinoj ludante Trivialan Sekvadon
Pligrandigu
Du virinoj ludante Trivialan Sekvadon

Triviala Sekvado estas tabulludo kie la progreso estas determinita laŭ la kapablo de la ludanto respondi al demandoj pri ĝenerala scio aŭ populara kulturo. Scott Abbott, sporta redaktoro de la ĵurnalo Canadian Press kaj Chris Haney, fotisto de la revuo Montreal Gazette, evoluigis la koncepton en Decembro 1979; ilia ludo estis lanĉita al la merkato du jarojn poste.

En Nordameriko, la luda populareco atingis la pinton en 1984, kiam pli ol 20 milionoj da ludoj estis venditaj. La rajtoj de la ludo estis aĉetitaj de Parker Brothers (nun parto de Hasbro) en 1988. Ĝis 2004 preskaŭ 88 milionoj da ludoj estis venditaj en 26 landoj kaj 17 lingvoj.

La demando-kartoj estas organizita laŭ ses temoj respektive al ses koloroj de la tabulaj ĉeloj.


[redaktu] La trivial-tabulo kaj la reguloj.

La trivial-tabulo konsistas el ĉeloj aranĝitaj laŭ ses-radiusa rado. Ĉiu ĉelo estas kolorigita laŭ demandaj tipoj, kun unu speciala ĉelo de ĉiu koloro ĉe la konekto de la radiusoj kun la rado.

La ludantoj komencas en la centro de la rado. Unue ludas kiu atingas plej altan nombron per la ĵetkubo. La ludantoj, laŭvice, maldekstren, ludas ĵetkubon kaj movas iliajn ludpecojn tiom da ĉeloj kiom indikas la ĵet-kubo, en la direkto kiun ili elektis.

Post la movo de la ludpeco, la (mal)dekstra najbaro prenas la unuan karton kaj legas la respektivan demandon al la ĉelkoloro de la lastmovita ludpeco. Post la respondo li metas tiun karton sub la kartaro.

Se la ludanto respondas ĝuste, li aŭ ŝi povas ludi denove. Krome, se la ĉelo estas unu el tiuj specialaj ĉeloj ĉe interkruciĝo de la radiusoj kun la rado, la ludanto estas ankaŭ premiita per "sesona torto aŭ fromaĝo" (60 grada cirkla sektoro aŭ cirkla sesono) laŭ la koloro de la interkruciĝa ĉelo, se li ne jam posedas ĝin. Se la ludanto respondas neĝuste, la ludo iras al la sekvonta maldekstra ludanto.

La ludo daŭras ĝis iu ludanto plenumas torton per ĉiuj ses koloroj kaj atingas denove la starpunkton, kaj ĝuste tiam la aliaj ludantoj elektas koloron kaj legas la demandon de la koncerna kategorio; la ludanto devas respondi ĉi tiun finan demandon ĝuste por gajni la ludon. Se la ludanto ne ĝuste respondas, la ludo daŭras ĝis iu ajn ludanto tion faras.

La ludo ankaŭ povas esti teama ludo kie kelkaj ludantoj estas reprezentitaj de unu ludpeco.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

http://www.edukado.net/pagina/Metiejo/2414// oni devas membriĝi kaj tiam ĉe ludiloj trovos tabulon kaj kartojn

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com