Tomáš Balda
El Vikipedio
Tomáš BALDA (naskiĝis la 3-an de novembro 1908- mortis la 8-an de decembro 1973) estis ĉeĥa esperantisto.
Li estis profesia oficisto de Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka respubliko (kun sia edzino Marie Baldová) antaŭ ĝia likvidiĝo en 1952. La oficejo troviĝis en Prago, en la strato Malá Štěpánská n-ro 7 kaj konsistis el butiko kaj unu ĉambro. Ekde 1949 li helpadis prepari programojn ankaŭ por la elsendoj de la Praga Radio.
Post restarigo de la asocio kiel Ĉeĥa Esperanto-Asocio en 1969 li estis estrarano de ĈEA. Li multe aktivis en MEM, kies ĝenerala sekretario li estis, kaj fariĝis eĉ laŭreato de ĉeĥoslovaka pacpremio.
[redaktu] Verkoj
- Kio estas MEM (Praha, 1968)