Svatopluk Čech
El Vikipedio
Svatopluk ČECH (naskiĝis la 21-an de februaro 1846; mortis la 23-an de februaro 1908) estis ĉeĥa poeto kaj satira verkisto, en sia tempo tre populara.
Li verkis lirikajn rakontojn en versoj (En ombro de tilio, La forĝisto el Lešetín) kaj historiajn (Žižka, Ĉerkes). Sian satiran talenton li montris en poemo Hanumano (pri simio, kiu volis imiti la homan civilizon) kaj ĉefe en Ekskursoj de sinjoro Mateo Brouček (= Skarabeto). Brouček estas Praga urbano, domposedanto, neklera, senpoezia kaj malkuraĝa, sed tre fiera pri sia havaĵo. En la unua ekskurso (ebriula sonĝo) li estis tirita de la Luno kaj konstatis, ke tie loĝas nacio de artistoj, kiuj senĉese turmentis lin per siaj verkoj. Ankoraŭ pli akra estas lia dua ekskurso, kiam li vekiĝas en 1420 en Prago inter husanoj, siaĝataj de krucmilitaj armeoj. Interese estas, ke la verko aperis en 1889, same kiel Jenkio en la kortego de reĝo Arturo de Mark Twain, sed dum Twain kritikas la mezepokon, Svatopluk Čech male primokas la timemon kaj malkuraĝon de la nuntempaj praganoj kompare kun la heroaj antaŭuloj.
[redaktu] En Esperanto aperis
Kelkaj el la kantoj de sklavo kaj fragmento el Žižka, en: Ĉeĥoslovaka antologio, Budapest: Literatura Mondo, 1935.