Spiritualismo
El Vikipedio
Spiritualismo estas penso laŭ kiu ke estas alio en la homo krom la materio, nome spirita naturo. En aliaj vortoj, ĝi estas filozofia doktrino laŭ kiu la animo konsistigas substancan realaĵon ekzistantan aparte kaj sendepende de la korpo kaj materio. Laŭ tiu pensmaniero, la menso estas nereduktebla al la materio. Sed el tio ne sekvas ke spiritualismo nepre akceptas la ekzistadon de individuaj spiritoj kaj ties komunikado kun la videbla mondo aŭ survivado de spirito post la morto. Spiritualismo estas malo de materialismo.
Spiritualismo estas ankaŭ emo ŝati, en la praktika vivo, la spiritajn bonojn super la materiaj.
Ĉi tiu artikolo pri "Spiritualismo" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Kategorioj: Filozofio | Ismo | Ĝermo