Spesmilo
El Vikipedio
Spesmilo (Sm). monunuo en la internacia helpa monsistemo decimala, proponita en 1907 de René de Saussure kaj uzita antaŭ la Unua mondmilito de Esperantistoj, ĉefe de la Ĉekbanko Esperantista.
1 Spesmilo = 10 Spescentoj = 100 Spesdekoj = 1000 Spesoj. 1 Spesmilo estis egala al 0.733 gramoj aŭ 0.02356 francaj uncoj da pura oro, duondolaro, unu rublo, 2.50 svisaj frankoj ktp.
La radika unuo estis la speso. Ĝi estis tre malgranda por eviti onajn nombrojn.
Vidu ankaŭ Esperantismo kaj mono.
[redaktu] Spesmilsigno
"Sm" monogramo, aspektante kiel majuskla "S" el kies malsupra “vosto” plufluas minuskla manskriba "m"; ambaŭ kutime kursivaj. (Pro kursivklino eblas misinterpreti ĝin kiel "mS".)
Uzata ĉefe bilde, en diversaj mondokumentoj; en flua teksto kutime kompostita per apartaj literoj "Sm"; uzo de la aparta signo malofta en flua teksto, verŝajne nur kiam tipografie ebla.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- "Streboj al internacia mono", el "Franca Esperantisto", januaro de 1994
[redaktu] Enciklopedio de Esperanto
Spesmilo. (Sm.) Unuo en la int. helpa monsistemo decimala, proponita en 1907 de R. de Saussure kaj la antaŭmilite de E-istoj ĉefe de Ĉekbanko E-ista. 1 Spesmilo = 10 Spescentoj = 100 Spesdekoj = 1000 Spesoj. l Spesmilo estis egala al duondolaro, unu rublo, 2.50 svisaj frankoj ktp.