Sorocaba
El Vikipedio
Sorocaba [sorokaba] estas urbo kaj municipo de subŝtato San-Paŭlio, Brazilo. En 2005 ĝi havis 565.180 loĝantojn en 456,0 km² (loĝdenso 1.211 loĝ./km²). Urbo okupas 249,2 km² kaj malgranda bienzono havas nur 206,8 km².
Ĝi estis fondita de Francisco de Souza tiama ĝenerala-guberniestro de Brazilo en 1599 kun la nomo Nova Vila de Nossa Senhora da Ponte de Mont Serrat, en 1654 oni ŝanĝis ĝian nomon al Sorocaba, kio signifas "disirita tero" en tupia lingvo.
En tiu municipo oni festas la Tagon de Esperanto-Movado en Sorocaba ĉiu 21-a de majo. Oni kreis tiun festo per la municipa leĝo nombro 27/2001 de urbkonsilanto Gabriel Bittencourt.
[redaktu] Ekstera ligo
[[1]]