Sistemiko
El Vikipedio
Sistemiko estas scienco kiu studas sistemojn el ĝenerala abstrakta vidpunkto, aplikante logikajn kaj matematikajn metodojn kiuj havu dezirinde la plej vastan aplikeblon al konduto de alisence diversaj sistemoj. La termino enhavas ĉiujn similcelajn fakojn kaj sciencobranĉojn, kiel: Cibernetiko, Sistemteorio, Sistemscienco.
Sistemiko ne devas esti konfuzita kun "Sistematiko", kio estas scienco pri la grupigo de animaloj kaj plantoj laŭ ilia reciproka parenceco (PIV), nek konfuzita kun la "Sistemantiko", iniciatita far John Gall kvankam ĉi-lasta povas esti konsiderata rilata aŭ eĉ apartenanta al Sistemiko
[redaktu] Rilataj sciencoj, teorioj kaj teknikoj
- Cibernetiko, kiel iniciatita far Norbert Wiener
- Prakseologio, kiel "scienco pri la efika agado" iniciatita far Tadeusz Kotarbinski kaj poste far Arnold Kaufmann (ne en la ekonomika senco ligita al Ludwig von Mises kaj lia skolo)
- Kelkaj Priestontecaj studoj, kiel la "franca skolo" La Prospective ligita precipe al Michel Godet, kiuj disvolvas formalajn teknikojn por studi la konduton de iu sistemo celante antaŭvidi ĝiajn eblajn statojn en la estonteco
- Sistemteorio aŭ Ĝenerala Sistemteorio
- Sistemscienco
- Sistemdinamiko, kiel iniciatita far Jay Wright Forrester
- Sistemantiko, kiel iniciatita far John Gall
- Teorio(j) pri Komplekseco
- Teorio pri nelinearaj sistemoj
- Teorio pri Aŭtopojezo, kiel iniciatita far Francisco Varela kaj Humberto Maturana
[redaktu] Ĉefaj kontribuantoj
- William Ross Ashby
- Stafford Beer
- Jay Wright Forrester
- John Gall
- Stuart Kauffman
- Humberto Maturana
- Francisco Varela
- Ludwig von Bertalanffy
- Heinz von Foerster
- Norbert Wiener