Sekvinbero
El Vikipedio
Sekvinberoj aŭ rosinoj estas sekitaj fruktoj de la vinberujo. Ili estas rikoltitaj maturaj kaj sekigitaj en suno aŭ ombro ĝis la humido atingas nur 25% ĝis 15%. Tiel la sukerenhavo atingas ĝis 60%.
Pro tio sekvinberojn oni ofte enmetas en dolĉaĵojn, sed oni povas ankaŭ manĝi ilin krudaj.
Sekvinberoj estas ĉefe produktitaj en Turkio, Aŭstralio, Sudafriko kaj Kalifornio.