Santarém (Parao)
El Vikipedio
[sanntarejm] estas brazila urbo kaj municipo de Parao (02º26'35" Sude; 54º42'30" Okcidente, 51 metroj sur marnivelo). En 2004, ĝi havis 272 237 loĝantojn kaj 24 422,59 km2. Ĝi estas apud rivero Tapajós.
La urbo estis fondata de Pastro João Felipe Bettendorf en la 22-a de junio de 1661, kaj oni kreis municipon en1755.
En Santarém oni trovas la "tapajosan ceramikon" kiu havas du tipojn de ujoj: la botelkola kaj la kariatida. Tiu ceramiko estas tre malnova kaj tiel perfekta ke oni povas kompari ĝin al ĉina porcelano.
En municipo Santarém ankaŭ estas la vilaĝo Alter-do-Chão.