Roskosmos
El Vikipedio
Roskosmos (plena nomo: Federacia Kosma Agentejo de Rusio) estas federacia organo de plenuma potenco en Rusia Federacio, kiu zorgas pri la kosma kunlaboro, uzado de rilataj nemoveblaĵoj, establo kaj subteno de internaciaj kosmaj projektoj, livero de komercaj servoj (i. a. lanĉo de sputnikoj kaj okazigo de kosmaj turismaj vojaĝoj) ktp.
Hierarkie la agentejo estas senpere sub la registaro de Rusio.
Ĉi tiu artikolo pri "Roskosmos" ankoraŭ estas ĝermo pri kosma temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.