Reĝino de Ŝeba
El Vikipedio
Reĝino de Ŝeba, Sulamita (en la juda-kristana kulturo) aŭ Bilkis (en la araba) aŭ Makeda (en Etiopio) regis laŭ la juda kaj islama tradicio en la 10-a jarcento a.K., estis reĝino de Reĝlando Ŝeba en la sudokcidenta parto de la araba duoninsulo (nuna Jemeno). Pri ŝi skribas la malnova testamento jene: ŝi „venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj armaĵojn, tre multe da oro, kaj multekostajn ŝtonojn” (I. Reĝoj 10,2). Ŝi volis tiam viziti Salamonon, pri kies famo ŝi eksciis. La historieto pruvas, ke estis gravaj komercaj kontaktoj inter la tiatempan Israelon kaj sudan parton de Arabio. Laŭ la Biblio, la reĝino vizitis Salamonon „por elprovi lin per demandoj”.
En la islama tradicio, ŝi estas konata kiel Bilkis kaj aperas la historieto en la Korano. Tradicie, en Okcidenta kristanismo kaj Judismo, oni kredas ŝin la "edzino" de Alta Kanto kaj oni nomas ŝin Sulamita. La etiopa tradicio konas ŝin kiel Makeda, kiu geedziĝis kun Salamono kaj ilia komuna filo Meneliko la 1-a fondis la regantan dinastion de Etiopio. Laŭ la legendo, la reĝino surprenis la judan kredon.