Diskuto:Rastafaria movado
El Vikipedio
Kiel diri anglalingva "dreadlock" en Esperanto?
La origino estas "dread" ("timo pro respekto") kaj "lock" ("haroj"), kaj temis pri la fakto ke oni portis tiun harstilon pro timo je Dio. Tamen, diri "timhararo" en Esperanto sonas iom ridinde kaj mi esperas ke iu scias pli bonan formon.
Mi proponas simple esperantigi la nomon: dredloko, aŭ iu simila. --Stefano KALB
La artikolo diras:
- Oni taksas ke sesdek elcento da Jamaicans pensas sin rastafarianoj.
60% ?! Mi konas multajn jamajkanojn kaj la nombro ŝajnas multe tro alta. Eble 6%, sed certe ne 60%. --Stefano KALB
Stefano KALB:
Mi proponas simple esperantigi la nomon: dredloko, aŭ iu simila.
Tio ŝajnas tute farinda. Estu "dredloko". Bertilo WENNERGREN
Stefano KALB:
- 60% ?! Mi konas multajn jamajkanojn kaj la nombro ŝajnas multe tro alta. Eble 6%, sed certe ne 60%.
Mi pensas ke la statistiko estas tute fidinda, ĉar eĉ la jamajkanoj kiuj ne kredas je iuj propraĵoj de rastafarianismo (ekz. la dieco de Imperiestro Haile Selassie) tamen aprezas la plejparton de rastafarianisma mondvido: la ideo de Babilono, la pliboneco de i-tal manĝaĵo, la "one love" koncepto, ktp. Venos plia sekcio al la artikolo baldaŭ kiu eble klarigos. Intertempe, se vi trovas pli fidindan statistikon, sentu vin libera tuj ŝanĝi. - Christopher CULVER
La hispania nomo por dreadlocks estas rastas aŭ trenzas de rasta ("harplektaĵoj de Rastafariano"). Kiu substanco oni uzas por teni la plektaĵoj? - davidme
[redaktu] Kontraŭismeco
Rastafarianoj estas forte kontraŭ ĉiaj "ismoj" kaj ofendiĝas, ke oni aldonu la sufikson -ismo al la movado. Ĉu oni movu do tiun ĉi paĝon al Rastafaria movado aŭ simile?--Sonjaaa 16:37, 11. Apr 2006 (UTC)